Why Nostr? What is Njump?
2024-06-02 10:30:02

TurfalkoHakisto on Nostr: Hieraŭ, mia edzino kaj mi estis en la domo de ŝia fratino. Ni spektis italajn ...

Hieraŭ, mia edzino kaj mi estis en la domo de ŝia fratino. Ni spektis italajn filmojn. Miaj edzino kaj bofratino ambaŭ parolas la italan. Ili lernis ĝin per televidaj italaj kanaloj. Por mi, tio ne estas facile. Sed la bildoj sufiĉas por kompreni plej multajn situaciojn. Kelkfoje mia edzino klarigas aŭ tradukas la parolojn de aktoroj. Ni vidis filmojn pri katolikaj sanktuloj kiel Filipo Neri, kaj pri kantistoj kiel Renato Carosone, la aŭtoro de "Tu vuo' fa' l'americano" https://www.youtube.com/watch?v=BqlJwMFtMCs&t=0
Author Public Key
npub17uzfnhvtn5je388kzw84ntggqknw28pw4tl4rfglnsp2zrn8x0gq2xd9qr