Why Nostr? What is Njump?
2025-03-28 23:57:14

Fanjo 😈 on Nostr: Loĝante sola mi havas multe da silento por pensi. Mi pensadis, ke mi estas la unua ...

Loĝante sola mi havas multe da silento por pensi. Mi pensadis, ke mi estas la unua virino el miaj proksimaj (kaj eble ĉiuj) praulinoj, kiu povis elekti loĝi kun neniu. Mi estas ankaŭ la unua kun universitataj studoj. Plej verŝajne mi estos ankaŭ la unua, kiu ne havos gefilojn! 😮
Author Public Key
npub1hnr2twv0nx54ks4r7zcuzhdf0vsp6jpslrhuj3hhphnz4ymmap8qrjg7sk